
Kanzono – Tradicia - Balfolk
Kapriol’! – Frislando (Nederlando)
En 2008 la kvar muzikistoj Ad Bos, Rutger Dijkstra, Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse kreis la novan Esperanto-muzikgrupon Kapriol’! Tuj poste ili surbendigis en la Trband-Studio de Ad la albumon Aventur’, kiu aperis en julio 2009. Ekde la komenciĝo, Kapriol’! havis diversajn koncertojn en Esperantujo, ekzemple en Barcelono (Katalunio), dum KEF en Helsinoro (Danlando), kaj dum FESTO en Zwingenberg (Germanio).
En Nederlando Kapriol’! ankaŭ koncertas por neesperantistoj kun miksita nederlandlingva kaj esperantlingva programo.
Marita kaj Marian ambaŭ studis muzikologion en Amsterdamo. Poste Marita instruis muzikon, sed baldaŭ ŝi decidis nur koncerti.
Ekde 1976 ŝi estis membro de la nederlanda muzikgrupo De Perelaar, kie ŝi renkontis Marian.
De Perelaar estis tiutempe konata folk-muzikgrupo, ĉar ĝi disvolvis novan, pli viglan manieron por ludi kaj kanti la tradician nederlandan popolmuzikon.
En 1984 Marita kaj Marian transloĝiĝis de Holando al Frislando kaj tie ili komencis muziki kun Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer. Tiel estiĝis la muzikgrupo Kat yn ’t Seil, kiu ludis tradician kaj propran muzikon, nederlandlingve kaj frislingve. En 1988 Ankie aŭdis pri esperanto kaj tuj poste ĉiuj membroj de la grupo ankaŭ volis lerni ĉi tiun lingvon.
Baldaŭ ili komencis krei repertuaron kun originalaj esperantlingvaj tekstoj por nova muzikgrupo, kiun ili nomis Kajto. Kun ĉi tiu esperanto-muzikgrupo la kvar muzikistoj ludis ĉe festivaloj en diversaj landoj, inkluzive en Usono.
En 1989 ili eldonis la unuan esperantlingvan KDon iam aperinta en la mondo kaj en sekvaj jaroj aperis diversaj aliaj albumoj de Kajto. Apud ĉi tiuj tiamaj grupoj kaj nun apud Kapriol’! Marita kaj Marian ankaŭ ludas duope en la duo Marianta.
Jam de multaj jaroj Marita kaj Marian konis Ad kaj Rutger.
Ad ofte estis la sonteknikisto de Kat yn ’t Seil, Kajto kaj Marianta. Kelkfoje li ankaŭ ludis kun ili kiel gastmuzikanto.
Apud tio li estas membro de la frisa rok-grupo The Blue Tape Band.
Rutger estis talenta gitarlernanto de Nanne. Li ludis dum multaj jaroj en la konata folkrok-bando Kalis. Apud Kapriol’! Krome li nun ankaŭ estas membro de la frisa folkgrupo Sjock kaj li estas gitarinstruisto kaj muzikinstruisto en lernejoj.
Por pli da informoj pri Kapriol'! vizitu ilian retejon ĉe http://www.kapriol.org/
Malkovru tuj la duan albumon "Kavaliriko" aperinta la 21an de junio 2014 !
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :