"Realeco" albumeto de nova esperanta artisto el Brazilo MIKEL KLAV - Oficiala apero la 6an de januaro 2023
- Publikigita ĵaŭde, 05 Januaro 2023 14:41
Mikel Klav estas brazila alternativa esperanta muzikisto kiu vivas en la urbo Niterói en Rio de Ĵanejro – Brazilo. Li kantas kaj ludas klavaron.
Lia stilo kaj influoj devenas de populara, pop-roka kaj klasika elektronika muziko (Nova Ondo). Li ekkantis en Esperanto tuj post lia lernado de la lingvo, en la komenco de naŭdekaj jaroj.
De jam du jaroj Mikel Klav ekpreparas eldonprojekton kunlabore kun Vinilkosmo per la 7titola albumeto Realeco.
Ĉiuj kantoj de la albumeto Realeco estis registritaj en la hejmstudio de Mikel Klav en Niterói – Rio de Ĵanejro.
La miksado kaj mastrigado estis farita de Triboulet en Studio de La Trappe en Donneville (Okcitanio/Francio).
Ni invitas vi malkovri ĉi tiun albumon aŭskultante kaj mendante ĝin ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mikel-klav.html
Spektu ĉi sube la muzikvideon "Diferencoj" :
la 15 el 100 lastaj en la plej plejo de esperanto-muziko en la muzikaj platformoj en 2022
- Publikigita merkrede, 04 Januaro 2023 14:02
Ĉi tie la statistikoj estis faritaj surbaze de la 15 el 100 lastaj plej aŭskultitaj kantoj, albumoj, artistoj kaj landoj el la esperanta katalogo de VINILKOSMO en la diversaj elsendfluaj platformoj.
Vidu la ĉi subajn tabelojn.
La 15 el 100 lastaj plej aŭskultitaj kantoj en 2022
La 15 el 100 lastaj plej aŭskultitaj albumoj en 2022
La 15 el 100 lastaj plej aŭskultitaj albumoj en 2022
La 15 el 100 lastaj landoj kiuj plej aŭskultis esperanto-muzikon en la jaro 2022
Nova esperanto-artisto ĉe Vinilkosmo kaj nova albumeto por apero en januaro 2023
- Publikigita vendrede, 23 Decembro 2022 11:41
Mikel Klav estas brazila alternativa esperanta muzikisto kiu vivas en la urbo Niterói en Rio de Ĵanejro – Brazilo.
Li kantas kaj ludas klavaron.
Lia stilo kaj influoj devenas de populara, pop-roka kaj klasika elektronika muziko (Nova ondo de la 80aj jaroj).
Li ekkantis en Esperanto tuj post lia lernado de la lingvo, en la komenco de naŭdekaj jaroj.
La muzikaĵoj de Mikel Klav nun estas kompilitaj en lia unua 7 titola albumeto Realeco kiun li prilaboradis en 2022 kaj kunproduktis kun Vinilkosmo por oficiala publikigo la 6an de januaro 2023.
Legu pli pri la artisto kaj la albumeto en la artista paĝo ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mikel-klav/
Statistikoj de la jaro 2022 el la diversaj elsendfluaj platformoj
- Publikigita marde, 03 Januaro 2023 19:16
La statistikoj estis faritaj surbaze de la esperanta katalogo de VINILKOSMO en la diversaj elsendfluaj platformoj.
Vidu la ĉi subajn tabelojn.
La 15 plej aŭskultitaj kantoj en la jaro 2022
La 15 plej aŭskultitaj albumoj en la jaro 2022
La 15 plej aŭskultitaj artistoj en la jaro 2022
La 15 landoj kiuj plej aŭskultis esperanto-muzikon en la jaro 2022
Informletero de Vinilkosmo N-ro 51 Decembro 2022
- Publikigita ĵaŭde, 15 Decembro 2022 15:39
Vinilkosmo
Esperanto-Muzik-Prod.
Saluton karaj muzikŝatantoj !
Malgraŭ gravega inundo kiu damaĝis la oficejon de Vinilkosmo kaj la studion de la Trappe, Vinilkosmo tamen sukcesis aperigi 5 novajn bitajn albumojn dum la pasinta jaro!
Plie, ni preparas por ĉiuj muzikŝatantoj grandan surprizon kiun ni malkovrigos komence de la venanta jaro (kredeble meze de februaro). Nepre tiam vizitu nian retejon por ekscii pri la tuto! Ja ni realskribos vin pri la temo. La jarfinfestoj alvenas rapide: ĉu vi volas plezurigi viajn esperanto-amikojn per bonega esperanto-muziko? Se jes, bonŝance, ni havas bonegan selektadon por vi :)

(Alklaku la bildon por atingi la paĝon de la albumo kie vi tuj povos akiri ĝin kaj aŭskulti la unuajn sekundojn de la pecoj, aŭ alklaku la nomon de la artisto por atingi lian paĝon)
Bita albumeto
Veko de
BaRok-Projekto (Brazilo)
potenca metalo / folkora muziko



Pli kaj Plu de
Korvaks (Nov-Zelando)
elektronika muziko



Tro de
Ale kaj Vojaĝo
(Argentino/Brazilo/ Francio)
Poproko / roko

Amplifiki (Svedio, Danio, Francio)
roko /popo



Duobla bita albumeto
Stranga-Sur la arbo
de Krio de Morto
(Pollando, Skotlando)
industria metal-koro


Kavaliriko
de Kapriol'!
(Frislando, Nederlando)
mondmuziko

KD albumo
Brassens plu
de Jacques Yvart
(Francio)
kanzono

Originoj
de Zhou Mack Mafuila
(Francio, Kongolando)
afrika regeo


Regestilo
de Jonny M
(Germanio)
regeo


jOmO Okcitanas
de jOmO
(Okcitanio)
folko

(Hiphopa kompilo 2)
(internacia)
hiphopo / repo



Estas maniero por vi subteni kreemon kaj produktadon da bona muziko en esperanto!
La abonklubo de Vinilkosmo ebligas aliron al la justa elsendfluo Divercities.eu : tio signifas por vi eblecon aŭskulti la tutan muzikkatalogon de Vinilkosmo (inkluzive de ĉiuj novaj eldonoj) dum unu jaro ĉe via retumilo kaj pere de saĝtelefono ! Oni povas aboni la ABONKLUBO-n ekde 10€!

La nova jaro 2023 alportos novajn bitajn albumojn, kiel "Realeco" de Mikel Klav, "Ludu kaj kantu" de Klarisa, nova albumeto de Kjara, kaj certe aliaj! Plej muzikajn salutojn kaj bondezirojn por la nova jaro 2023 al ĉiuj legantoj!
Restu sanaj!
La tuta teamo de Vinilkosmo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :